lunes, 20 de enero de 2020

Nova esperanto-klubo en Granado!

Saluton al ĉiuj!
Mi nomiĝas Alejandro Burgos Escalante, komitatano A de TEJO (Hispanio) kaj estrarano de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo. Ekde la komenco de la universitata kurso, mi troviĝas en Granado kaj mi konstatis, ke mankis ia organizo, kiu kunigus la esperantistaron lokan. Konsekvence, mi kreas en Granado esperanto-klubon. La retpoŝtadreso estas: granada@esperanto.ac

La unua renkontiĝo okazos la 26-an de januaro je la 05:00 p.m. (17:00) en la placo Isabel la Católica, tiam ĉiuj, kiuj partoprenos estos informitaj pri la estonteco de la klubo kaj la aktivaĵoj.

Se vi havas ian dubon aŭ volas informon, bonvolu sendi mesaĝon al la supremenciita retpoŝtadreso.

2 comentarios:

  1. Mi estas el Granado sed mi loghas en Madrido. Chu multaj personoj partoprenis en la renkontigho?

    ResponderEliminar
    Respuestas
    1. Saluton!
      En la renkontiĝo estis kvar esperantistoj entute. Raportojn mi verkis por AEU-Bulteno kaj por Boletín. Aperis ankaŭ informo en Bitbulteno.

      Eliminar