miércoles, 6 de mayo de 2020

Kio okazos al la klubo?

Saluton al ĉiuj! Mi esperas, ke vi kaj via familio bonfartu. Jene mi skribas pri la estonteco de la klubo:

Komence, mi ŝatus diri, ke la klubo ne forvelkos. Estas grave sciigi al ĉiuj interesitoj, ke post la epidemio la klubo rekomencos la agadon kaj la renkontiĝojn; eble ankaŭ la kursojn. Ni sekvos nepre kaj senhezite la rekomendojn de la Ministerio pri Sano.

Bedaŭrinde, oni ne scias, kiam ĉio finiĝos, konsekvence, mi petas al ĉiuj anoj de la klubo (kaj interesitoj), ke vi plibonigu vian esperanton pere de klerigaj libroj (gramatikoj, legolibroj, kursoj, i.a.). Jene vi trovos ligilojn al libroj, kiujn vi povas uzi por studi esperanton kaj ampleksigi vian vortprovizon:

William Auld - Paŝoj al plena posedo: http://esperantofre.com/prenu/PasxojPosedo.pdf
Henrik Seppik - La tuta Esperanto: http://www.esperanto.es:8080/jspui/handle/11013/106?locale=es
Bertilo Wennergren - Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko: https://bertilow.com/pmeg/elshutebla/pmeg_15.0.13.pdf

Ĉu vi volas legi revuojn senpage? Mi havas la solvon!:
Gazeto Andaluzia: http://esperanto.ac/gazeto-andaluzia/
VENTO (revuo pri flagoscienco): http://esperanto.ac/vento/
Bitoteko (plena je ĉiaj revuoj): https://www.bitarkivo.org/

Se vi deziras fari kurson, estas kelkaj eblecoj:
Lernu: https://lernu.net/eo
Duolingo: https://www.duolingo.com/learn
Zagreba Metodo (esperanto en 12 días): https://learn.esperanto.com/es/

Se iu el vi bezonas ion, jen la retpoŝtadreso de la Esperanto-Klubo de Granado: granada@esperanto.ac


FARTU BONE KAJ PLI GRAVE: RESTU DOME!

1 comentario:

  1. Dankon pro la informo, do ni vidas, ke nia klubo ankoraŭ aktivas. Antaŭen !

    ResponderEliminar