domingo, 17 de marzo de 2024

Legogrupo: aprila libro

La legogrupo de la Esperanto-Klubo de Granado komencas sian agadon per la libro Pro Iŝtar. La klubanoj, kiuj aliĝis al la legogrupo, jam ricevis la elektronikan version de la libro.


Ni priparolos kaj komentos la verkon la 28-an de aprilo kaj tiam ni ankaŭ elektos novan libron por la monato majo. Pliajn informojn pri la unua renkontiĝo mi publikigos meze de la monato aprilo.

viernes, 8 de marzo de 2024

Kreado de legogrupo

Kiel vi ĉiuj scias, la Esperanto-Klubo de Granado ne multe aktivis dum la lastaj jaroj, precipe pro la kronviruso. Nun, estas planite krei legogrupon. La celo de ĉi tia rondo estas renkontiĝi la lastan dimanĉon de la monato por priparoli verkaĵon, t.e. ni legos po libron monate. La libroj nepre estas originale verkitaj en esperanto kaj laŭleĝe elŝuteblaj el la reto. Tial, mi bezonas, ke vi plenigu jenan demandaron por elekti la unuan libron, kiun ni legos dum la monato aprilo: https://forms.gle/aPLD5u9q1EA1NaUn8

Bonvolu konfirmi vian aliĝon al la legogrupo pere de repoŝtmesaĝo al jena retadreso: granada@esperanto.ac

sábado, 28 de mayo de 2022

PRELEGO DISDE MIGUEL FERNÁNDEZ

La venontan 2-an de junio, nia samideano Miguel Fernández prezentos prelegon pri «Laikeco, internaciismo kaj poezio». La evento okazos en la Fakultato pri Scienco (Universitato de Granado). Se vi ne povas ĉeesti persone, vi povas spekti la rektan elsendon de la prelego pere de YouTube. En jena afiŝo vi trovos pli da informo pri la prelego:



domingo, 6 de marzo de 2022

TRIA RENKONTIĜO DE LA KLUBO

 Jam pasis du jaroj de la lasta renkontiĝo de la Esperanto-Klubo de Granado. Bedaŭrinde, dum ĉi tiuj jaroj ni ĉiuj estis (kaj plu estas) en malfacila situacio: pandemio. Post du teruraj kaj forgesendaj jaroj, la Esperanto-Klubo de Granado organizas sian trian renkontiĝon:

Kie? En la Placo Isabel la Católica (urbocentro de Granado).

Kiam? La 20-an de marto (dimanĉe), je la 04:00 p.m. (16:00).

 

Por konfirmi vian ĉeeston al la renkontiĝo, bonvolu sendi mesaĝon al granada@esperanto.ac

 Ĉiuj estas bonvenaj! Venu kaj ĝuu kun ni!

sábado, 27 de marzo de 2021

SERĈATAS HOMO POR DEKLAMI POEMON EN NIA LINGVO

La venontan 14-an de aprilo, la granada grupo Asociación Cívica por la República okazigos omaĝon al la Dua Hispana Respubliko ĉe Plaza de Mariana Pineda, kun i.a. kantoj kaj poem-deklamadoj. Oni invitis homon deklami poemon de Miguel Hernández, en la hispana kaj, se eble, ankaŭ en Esperanto. Do, oni serĉas homon, kiu povus deklami la poemon en la lingvo Esperanto. La evento okazos je la 07:00 p.t.m. (19:00).
 

Se vi havas demandojn aŭ volas partopreni, bonvolu skribi al granada@esperanto.ac

martes, 3 de noviembre de 2020

ENKETO PRI NOVAJ AKTIVAĴOJ DE LA ESPERANTO-KLUBO DE GRANADO

Mi kreis enketon por scii, kion pensas la membroj pri eblaj aktivaĵoj estontece de la Esperanto-Klubo de Granado. Venis tri respondoj, sufiĉas por nia eta membraro. Jene mi sciigas al vi la rezultojn de la enketo:

Forms response chart. Question title: Ĉu vi volas kursojn de esperanto?. Number of responses: 3 responses. 
 
Forms response chart. Question title: Se jes, kiun nivelon?. Number of responses: 3 responses. 
Forms response chart. Question title: Ĉu vi volas literaturan rondon?. Number of responses: 3 responses.
 
 Ŝajne en tiu lasta demando, ne ĉiuj konsentis.