sábado, 28 de mayo de 2022

PRELEGO DISDE MIGUEL FERNÁNDEZ

La venontan 2-an de junio, nia samideano Miguel Fernández prezentos prelegon pri «Laikeco, internaciismo kaj poezio». La evento okazos en la Fakultato pri Scienco (Universitato de Granado). Se vi ne povas ĉeesti persone, vi povas spekti la rektan elsendon de la prelego pere de YouTube. En jena afiŝo vi trovos pli da informo pri la prelego:



domingo, 6 de marzo de 2022

TRIA RENKONTIĜO DE LA KLUBO

 Jam pasis du jaroj de la lasta renkontiĝo de la Esperanto-Klubo de Granado. Bedaŭrinde, dum ĉi tiuj jaroj ni ĉiuj estis (kaj plu estas) en malfacila situacio: pandemio. Post du teruraj kaj forgesendaj jaroj, la Esperanto-Klubo de Granado organizas sian trian renkontiĝon:

Kie? En la Placo Isabel la Católica (urbocentro de Granado).

Kiam? La 20-an de marto (dimanĉe), je la 04:00 p.m. (16:00).

 

Por konfirmi vian ĉeeston al la renkontiĝo, bonvolu sendi mesaĝon al granada@esperanto.ac

 Ĉiuj estas bonvenaj! Venu kaj ĝuu kun ni!