La venontan 14-an de aprilo, la granada grupo Asociación Cívica por la República okazigos omaĝon al la Dua Hispana Respubliko ĉe Plaza de Mariana Pineda, kun i.a. kantoj kaj poem-deklamadoj. Oni invitis homon deklami poemon de Miguel Hernández, en la hispana kaj, se eble, ankaŭ en Esperanto. Do, oni serĉas homon, kiu povus deklami la poemon en la lingvo Esperanto. La evento okazos je la 07:00 p.t.m. (19:00).
Se vi havas demandojn aŭ volas partopreni, bonvolu skribi al granada@esperanto.ac