miércoles, 24 de abril de 2024

Unua renkontiĝo de la legogrupo

La legogrupo de la Esperanto-Klubo de Granado havos sian unuan renkontiĝon la 28-an de aprilo (dimanĉo) je la kvina horo vespere (05:00 p.m. aŭ 17:00) en la placo Isabel la Católica (https://maps.app.goo.gl/exsE8TmBkEr5mGFq5) por komenti la libron Pro Iŝtar.


Se vi havas dubojn aŭ proponojn, bonvolu sendi mesaĝon al jena retadreso:

granada@esperanto.ac

domingo, 17 de marzo de 2024

Legogrupo: aprila libro

La legogrupo de la Esperanto-Klubo de Granado komencas sian agadon per la libro Pro Iŝtar. La klubanoj, kiuj aliĝis al la legogrupo, jam ricevis la elektronikan version de la libro.


Ni priparolos kaj komentos la verkon la 28-an de aprilo kaj tiam ni ankaŭ elektos novan libron por la monato majo. Pliajn informojn pri la unua renkontiĝo mi publikigos meze de la monato aprilo.

viernes, 8 de marzo de 2024

Kreado de legogrupo

Kiel vi ĉiuj scias, la Esperanto-Klubo de Granado ne multe aktivis dum la lastaj jaroj, precipe pro la kronviruso. Nun, estas planite krei legogrupon. La celo de ĉi tia rondo estas renkontiĝi la lastan dimanĉon de la monato por priparoli verkaĵon, t.e. ni legos po libron monate. La libroj nepre estas originale verkitaj en esperanto kaj laŭleĝe elŝuteblaj el la reto. Tial, mi bezonas, ke vi plenigu jenan demandaron por elekti la unuan libron, kiun ni legos dum la monato aprilo: https://forms.gle/aPLD5u9q1EA1NaUn8

Bonvolu konfirmi vian aliĝon al la legogrupo pere de repoŝtmesaĝo al jena retadreso: granada@esperanto.ac