Kiel vi ĉiuj scias, la Esperanto-Klubo de Granado ne multe aktivis
dum la lastaj jaroj, precipe pro la kronviruso. Nun, estas planite
krei legogrupon. La celo de ĉi tia rondo estas renkontiĝi
la lastan dimanĉon de la monato por priparoli verkaĵon, t.e. ni
legos po libron monate. La libroj nepre estas originale verkitaj en
esperanto kaj laŭleĝe elŝuteblaj el la reto. Tial, mi bezonas, ke
vi plenigu jenan demandaron por elekti la unuan libron, kiun ni legos
dum la monato aprilo: https://forms.gle/aPLD5u9q1EA1NaUn8
Bonvolu konfirmi vian aliĝon al la legogrupo pere de repoŝtmesaĝo al jena retadreso: granada@esperanto.ac
No hay comentarios:
Publicar un comentario